Dávid Lajos Borosay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dávid Lajos Borosay [lajoŝ boroŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Borosay Dávid Lajos estis hungara pastro, monaĥo, instruisto, profesoro. Lia familia nomvarianto estis Borossay.

Dávid Lajos Borosay [1] naskiĝis la 21-an de novembro 1854 en Újkér. Li mortis la 6-an de januaro 1929 en Tihany.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dávid Lajos Borosay aliĝis al la benediktanoj en 1873. Li pastriĝis en 1880, poste li plulernis 2 lernojarojn en Scienca Universitato Pázmány Péter. Inter 1881 kaj 1885 li instruis en gimnazio de Pápa, poste li instuis en teologia altlernejo de Pannonhalma. Inter 1889 kaj 1915 li instruis en gimnazio de Esztergom, poste li estis lernejestro en Sopron. En 1925 li retiriĝis en Tihany.

Liaj lernolibroj[redakti | redakti fonton]

  • Algebra (1901)
  • Geometria (1904-1906)
  • A differenciál- és integrálszámítás elemei (1914)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.