Dénes Molnár D.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Dénes Molnár D.
Foto: László Horváth (fotisto)
Foto: László Horváth (fotisto)
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1972 (1972-05-10) (51-jaraĝa)
en Târgu Mureș
Lingvoj hungararumana
Ŝtataneco RumanioHungario
Familio
Patro Dénes Molnár
Frat(in)o Krisztina Molnár
Okupo
Okupo grafikisto
vdr

MOLNÁR D. Dénes [molna:r] estas rumania hungara grafikisto, desegninstruisto. Li naskiĝis en Târgu Mureș la 10-an de majo 1972. Li estas la filo de grafikisto Dénes Molnár kaj la pli aĝa frato de pentristino Krisztina Molnár.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Dénes Molnár D. pristudis grafikon en Arta Altlernejo de Kluĵo en 1996. Li instruis en Târgu Mureș kaj Deva. Li estas grafikisto de gazeto Kulcs. En 1995 li estis afiŝdizajnisto de teatro Kolozsvári Állami Magyar Színház. Li ekspozicias de 1987.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.