Dívka na koštěti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Knabino sur balailo
Originala titolo Dívka na koštěti
Produktadlando ČSSR
Originala lingvo Ĉeĥa
Kina aperdato 1972
Daŭro 76 minutoj (PAL-DVD)
Ĝenro komedia filmo
Kameraado Vladimír Novotný
Reĝisoro(j) Václav Vorlíček
Scenaro Hermína Franková
Muziko Angelo Michajlov
Ĉefrolantoj
IMDb
Information icon.svg
vdr

Knabino sur balailo (origina titolo: »Dívka na koštěti«) estas ĉeĥa fabelfilmo de la reĝisoro Václav Vorlíček, el la jaro 1972.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La junula sorĉistino Saksana vizitas sorĉistinan lernejon. Tre ŝi ne diligentas, nu, iel ŝi devas trovi aliajn vojojn al sukceso. Ekzemple dum klasa testo ŝi plilongigas la brakon por kaŝe atingi informslipeton. En klaso konsistanta nur el sorĉkapabluloj tio kompreneble ne estas eksterordinara. Same maleksterordinaras ke instruistoj tie jam konas ĉiujn tiajn trukojn. Kompreneble la instruistino kaptas Saksanan kaj ŝin kondamnas reciti sorĉformulojn al la tuta klaso. Ŝi fiaskas, la transformoj kiujn ŝi montru komplete misas.

Ek al la direktoro kun ŝi! Li diktas 300 jarojn da postlernhora enlernej-restado al ŝi. Ŝi komprenu ke kaj ŝi tro maldiligente lernis kaj oni ne trompu en klastestoj.

Saksana ne plaĉas tiu puno, kompreneble. La dommastrumanto ŝin konsolas: 300 jaroj, nemenciinda bagatelo. Ĉe la homoj nur naŭ generacioj.

Saksana ekinteresiĝas pri la homoj. Tre flanke ŝi la dommastrumanton demandas pri vojoj al la homoj. Facilanime li montras al ŝi la sorĉleksikonon kun la necesa formulo; ĝin uzante oni por 44 horoj iĝas al la homoj-mondo. Li ne tiom rapide povas spekti kiom Saksana uzas tiun eblecon kaj forestas. La dommastrumanto devas informi la direktoron, kaj tiu punas lin per forsendo – ankaŭ al homoj-mondo, ankaŭ por 44 horoj, li gardu Saksanan.

En formo de strigulo Saksana en la homoj-mondo alvenas. Direktoro de zoo ŝin kunportas al sia loĝejo. Tie Saksana estas sola kun la filo de la direktoro, do ŝi sin retransformas al knabino. Miro de la filo ke subite estas bela knabino en la loĝejo.

La dommastrumanto trovas Saksanan kaj ŝin avertas: Ŝi tute ne trinku infuzaĵon el ulinaj oreloj – kiu tian trinkas devas por ĉiam resti en la homoj-mondo kaj perdas sian sorĉkapablon. Kaŝe li esperas ke malgraŭ ĉio ŝi trinkos. Ĉar li ŝatus resti ĉe la homoj; li ekamiĝis al sia »kolegino«, purigistino en la lernejo kie lernas la filo de la zoo-direktoro.

Sed de kie preni orelon de virino? Tri knaboj ofertas al Saksana provizi tion, se reciproke ŝi helpos pri iliaj problemoj. Ankaŭ al ili oni diktos punon pro maldecaj agoj. La sorĉistino transformas ĉiujn instruistojn al kunikloj. Sed sen siaj zorgoj la knaboj tute ne plu helpemas al ŝi, eĉ speciale priminacegas ŝin.

Nu, la filo de la zoo-direktoro brave fidelas al ŝi. La fiuloj ricevas siajn justajn punojn, retransformiĝas ĉiuj kiujn Saksana prisorĉis. Por Saksana restas nur malmulte da tempo en la homoj-mondo.

Sed instruisto scias helpon: »ulina orelo« estas alinomo por kirlil-salvio, pasintepoke la popolo tiun planton nomis tiel. En lasta momento la infuzaĵo prepariĝas; Saksana iĝas homo kaj ankaŭ la dommastrumanto restas en la mondo de la homoj.

Retpaĝoj[redakti | redakti fonton]