Döbris

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Döbris
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Burgenland
Urborajtoj
Koordinatoj 51°6′38″N 12°9′52″O  /  51.11056°N, 12.16444°O / 51.11056; 12.16444 (Döbris)Koordinatoj: 51°6′38″N 12°9′52″O  /  51.11056°N, 12.16444°O / 51.11056; 12.16444 (Döbris)
Areo 8,91 km²
Poŝtkodo 06727
Aŭtomobila kodo BLK
Information icon.svg
vdr

Döbris estas ekse administre sendependa komunumo kaj ekde la 1-a de julio 2009 parto de la urbo Zeitz en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Burgenland de la federacia lando Saksio-Anhalto. La samnoma loĝloko Döbris mem malaperis en 1967, kiam ties areo iĝis parto de tersurfaca minejo de lignito; poste en la komunuma areo krom la menciita minejo nur estis la loĝloko Neu-Pirkau, konstruita inter la jaroj 1948 kaj 1950. Nun la teritorio estas la plej norda parto de la urbo Zeitz.