Dā də bātorāno kor

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dā də bātorāno kor (en paŝtuna lingvo: دا د باتورانو کور‎, «Tiu estas la Hejmo de la Kuraĝuloj») estas la nacia himno de Afganio. Temas pri kanto akapela (nasheed) ĉar muzikinstrumentoj estas malpermesitaj (haramo) fare de kelkaj islamaj ulemoj, kiujn sekvas talibanoj.

La Islama Emirlando Afganio ne havas formalajn leĝojn kiuj precizigas siajn simbolojn, kiel flago kaj himno. Tiu nasheed estis ĝenerale uzita en la malfermoj de la elsendoj de Da Shariat Zhagh (Voĉo de la Ŝario), nome la oficiala radio de la talibanoj, ekde fino de la 1990-aj jaroj, kiam la grupo ekkontrolis la plimulton de la teritorio de Afganio, same kiel en la filmetoj publikigitaj de Komisiono de Kulturaj Aferoj. Ĝi estis uzita ankaŭ dum oficialaj ceremonioj. En 2013 kiam la Emirlando malfermis oficejon en Doha, Kataro, oni sonigis tiun kanton dum la flaghisado. Pro ĉio tio, oni konsideras ĝin kvazaŭ nacia himno de facto kaj de la grupo taliba kaj de ilia registaro.​

La registraĵo ĝenerale uzita estis alŝutita rete en 2011, kaj sonigas la voĉon de la mulao Faqir Muhammad Darwesh, nome populara munshid (kantisto de nasheed).

Paŝtuna lingvo Transskribo (norda dialekto) Traduko

ساتو يې پۀ سرو وينو
دا د شهيدانو کور
دا د باتورانو کور
دا د باتورانو کور

ستا کاڼي او بوټي ټول
مونږه ته لعلونه دي
وينه پرې توی شوې ده
سرۀ لکه گلونه دي

کلی څوک نيولای شي
دا دی د زمريانو کور
دا د باتورانو کور
دا د باتورانو کور

تا به تل آزاد ساتو
څوچې وي ژوندون زمونږ
ستا تاريخ به ياد ساتو
څوچې وي ژوندون زمونږ

دې کښې به بازان اوسي
دا دی د بازانو کور
دا د باتورانو کور
دا د باتورانو کور

ای گرانه وطن زما
ځار شمه لۀ تا نه زۀ
ای ښايسته چمن زما
ځار شمه لۀ تا نه زۀ

خلاص که لۀ انگرېز نه وو
شو د اورسانو گور
دا د باتورانو کور
دا د باتورانو کور

ډېرۍ ککرۍ گوره
پاتي د روسانو شوې
شنډېدۀ هر يو دښمن
واړۀ ارزوگانې شوې

هرچا ته معلوم شولو
دا د افغانانو کور
دا د باتورانو کور
دا د باتورانو کور

ساتو ئې پۀ سرو وينو
دا د شهيدانو کور
دا د باتورانو کور
دا د باتورانو کور

Sātu-ye pə sro wino
dā də šahidāno kor
Dā də bātorāno kor
dā də bātorāno kor

Stā kāṇi aw boṭi ṭol
munga-ta laʿluna di
Wina pre toy-šəwe da
srə ləka guluna di

Kəlay tsok niwəlay ši
dā day də zmaryāno kor
Dā də bātorāno kor
dā də bātorāno kor

Tā-ba təl āzād sātu
tsoče wi žwandun zamung
Stā tārix ba yād sātu
tsoče wi žwandun zamung

De-ke ba bāzān osi
dā day də bāzāno kor
Dā də bātorāno kor
dā də bātorāno kor

Ay grāna watan zama
dzar šəma lə tā-na zə
Ay xaysta čaman zama
dzar šəma lə tā-na zə

Xlās ka lə Angrez-na wu
šu də Urusāno gor
Dā də bātorāno kor
dā də bātorāno kor

Ḍerəy, kakarəy gora
pāti də Rusāno šwe
Šanḍedə haryəw dux̌man
wāṛə arzogāne šwe

Harčā-ta maʿlum šwəlo
dā də Afǧānāno kor
Dā də bātorāno kor
dā də bātorāno kor

Sātu-ye pə sro wino
dā də šahidāno kor
Dā də bātorāno kor
dā də bātorāno kor

Ni protektas ĝin per nia ruĝa sango,
Tiu estas la hejmo de la martiroj!
Tiu estas la hejmo de la kuraĝuloj!
Tiu estas la hejmo de la kuraĝuloj!

Ĉiuj ĝiaj ŝtonoj kaj arbustoj,
Aspektas rubeno al ni!
La sango elverŝiĝas sur ili,
Ili estas ĉiuj ruĝaj kiel rozoj!

Tiu estas la hejmo de la leonoj,
Ĉiu el ili povas konkeri vilaĝon!
Tiu estas la hejmo de la kuraĝuloj!
Tiu estas la hejmo de la kuraĝuloj!

Ni plutenos ilin liberaj
Dum niaj vivoj daŭru!
Ni memoros nian historion
Dum niaj vivoj daŭru!

La falkoj loĝigos vin,
Tiu estas la hejmo de la falkoj!
Tiu estas la hejmo de la kuraĝuloj!
Tiu estas la hejmo de la kuraĝuloj!

Ha, kara tero mia,
Mi oferis mian vivon por vi!
Ha, bela herbejo mia,
Mi oferis mian vivon por vi!

Post liberiĝo el britoj,
Ni iĝis tombo por rusoj!
Tiu estas la hejmo de la kuraĝuloj!
Tiu estas la hejmo de la kuraĝuloj!

Rigardu tiujn montetojn kaj pintojn,
La rusoj abandonis ĝin!
Ĉiuj malamikoj malsukcesis,
Ĉiuj iliaj esperoj dispeciĝis!

Nun evidentas por ĉiuj,
Tiu estas la hejmo de la afganoj!
Tiu estas la hejmo de la kuraĝuloj!
Tiu estas la hejmo de la kuraĝuloj!