DN1 (Rumanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Rumanio, DN1.svg
DN1 en Rumanio

DN1 (Drum Național 1 = nacia vojo 1) estas la plej uzata tervojo en Rumanio. Ĝi ligas Bukareŝton al Borș ĉe la landlimo al Hungario.

La parto inter Bukareŝto kaj Ploiești preterpasas la flughavenojn Henri Coandă kaj Aurel Vlaicu kaj tial ofte ŝtopiĝas. Ĝi nun havas apartajn vojojn por la du direktoj kaj ĉe Otopeni ĉiudirekte tri koridorojn.

La trafikon al Hungario estonte transprenu la aŭtovojoj A1, kiu jam estas preta inter Bukareŝto kaj Pitești, kaj A3, kies traceo sekvu pli-malpli tiun de DN1.

Norde de Bukareŝto DN1 identas kun eŭropa vojo E60, inter Brasov kaj Sebes kun E68, inter Alba Iulia kaj Aiud kun E81, de Turda denove kun E60.

Alia mapo, laŭ kiu DN1 irus tra Târgu Mureș

DN1 tra- aŭ preterpasas jenajn urbojn:

La dua ĉi-apuda mapo, prenita de la vikimedia komunejo, ne estas tute ĝusta; laŭ ĝi la meza parto de DN1 irus tra Târgu Mureș, kio ne estas vera.