DNA ligazo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La DNA ligazo estas enzimo de la tipo de ligazo kiu formas kovalentajn ligojn inter la pinto 5’ de plurnukleotida ĉeno kaj la pinto 3’ de alia plurnukleotida ĉeno. Ĝi nomiĝas ankaŭ enzimo de unuigo de plurnukleotidoj.

La riparado per disigo estas realigita de 3 enzimoj: nome la korendonukleazo U.V., iniciatinto de la procezo, la DNA polimerazo I, kiu nuligas nuligas kaj rekonstruas la fragmenton de DNA, kaj la DNA ligazo, kiu realigas la unuigon de la fragmentojn kaj novajn kaj malnovajn.

Por akiri zorgitan kopiigon de la DNA (deoksiribonuklea acido), ĉiu ĉeno de duobla helico iĝas muldilo por sintezigi la novan ĉenon kiu havos sekvencon komplementan al la muldoĉeno.

Unuflanke, kiel la du ĉenoj de duobla helico havas malajn direktojn (unu estas 5'-3' dum la alia estas 3'-5') tiu procezo, kiu ŝajnas simpla, komplikiĝas ĉar ĝi bezonas specifajn mekanismojn por sintezigi la du komplementajn ĉenojn ankaŭ en malaj direktoj.

Aliflanke, en la duobla helico la ĉenoj estas unuigitaj per siaj nitrogenaj bazoj kaj tial necesas fari ĉenon komplementan al ĉiu jam ekzistanta ĉeno. Unue ili devas apartiĝi, poste oni kreas la komplementan ĉenon kaj finfine ĉiu muldilo kaj ĝia komplementa ĉeno devas reruliĝi inter ili por formi la novan ĉenon de DNA. En tiu momento ekagadas la DNA ligazoj por unuigi la pintojn de tiu nova ĉeno.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo ADN ligasa en la hispana Vikipedio.