DX Century Club

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el DXCC)

La DX Century Club aŭ DXCC estas radioamatora diplomo atingita pro konfirmo de kontakto kun minimume 100 landoj[1] multaj el kiuj estas fizike malproksime de la radioamatoro.

La diplomo estas transdonita de la ARRL (American Radio Relay League). Kiu ajn radioamatoro el la mondo povas kvalifiki. Oni devas pruvi ambaŭdirektan kontakton per konfirmkarton (QSL) aŭ pere de interreta konfirmsistemo LoTW (Logbook of The World), ĉiuj kontaktoj devas esti submetitaj kaj kontrolitaj de la ARRL por kvalifiki. Ĉiu individua DXCC diplomo estas datita kaj numerigita. Posedanto de tiu diplomo estas monde rekonita inter la monda komunumo de radioamatoroj kiel konfirmo de sperta dieksisto. Radioamatoro akiras diplomojn pro konfirmo de pluraj longdistancaj kontaktoj. La ARRL komencis analizi kaj decidi kiuj estas la radiolandoj, ĝi prezentis tiujn rezultojn en 1935. La unuaj diplomoj estis transdonitaj en 1937. La diplomprogramo estis haltigita dum la dua mondmilito. Kiam usonaj radioamatoroj revenis al la etero en 1945 la diplomo estis relanĉita kaj daŭras ekde tiam.

Radioamatoro akiras diplomojn pro konfirmo de pluraj longdistancaj kontaktoj. La ARRL komencis analizi kaj determini kiuj estas "radiolandoj", ĝi prezentis tiuj rezultojn en 1935. La unuaj diplomoj estis transdonitaj en 1937. La diplomprogramo estis haltigita dum la dua mondmilito. Kiam usonaj radioamatoroj revenis al la etero en 1945 la diplomo estis relanĉita kaj daŭras ekde tiam.

La plej multo sed ne ĉiuj radiolandoj en la DXCC listo estas landoj. Ĉiuj havas difineblan geografiajn aŭ politikajn ecojn. Ekzemple malgraŭ tio ke Havajo estas parto de Usono ĝi aperas kiel aparta radiolando en la listo pro la distanco el la kontinenta usono. La ecoj por inkludi aŭ ekskludi radiolandojn el la listo de DXCC estis poluritaj dum la vivo de la diplomo.

Baza diplomo[redakti | redakti fonton]

Entute estas 16 bazaj DXCC akireblaj diplomoj pruvante ambaŭdirektan kontakton kun 100 radiolandoj en la bendoj aŭ elsendmodoj listigitaj en la reguloj.

La kvin bazaj modoj estas:

Simpla benda diplomo por kontaktoj faritaj en unu el tiuj sep radioamatoraj bendoj sendepende de la elsendmodo

  • 160 metoj
  • 80 metroj
  • 40 metroj
  • 30 metroj
  • 20 metroj
  • 17 metroj
  • 15 metroj
  • 12 metroj
  • 10 metroj
  • 6 metroj
  • 2 metroj

Aldonoj[redakti | redakti fonton]

Aldoneblaj glumarkoj estas por glui al la diplomoj kiel plusaj DXCC kreditoj kiam oni havas pli ol la 100 unuaj radiolandoj. Por la plejmulto el la diplomoj estas aldoneblaj glumarkoj por kontakti 150, 200, 250, 275 kaj 300 [2] radiolandojn kaj pluraj po 5 kiam oni jam havas 300 konfirmitajn radiolandojn. Ekde januaro 2018 estas 340 radiolandoj en la nuna publikigita DXCC listo. La lastaj aldonoj al la listo estis 4 disdividitaj radiolandoj el la antikva Nederlandaj Antiloj la 13an de oktobro 2010 [3]. Suda Sudano la 14an de julio 2011 kaj Kosova Respubliko la 21an de januaro 2018. Aliaj 62 radiolandoj estas en la listo sed markitaj kiel forviŝitaj Deleted. Ekzemploj de tiuj landoj estas Ĉeĥoslovakio, koloniaj landoj kiel Francokcidenta Afriko aŭ lokoj kiel Kingman Reef.

5 Benda DXCC[redakti | redakti fonton]

5 benda DXCC diplomo estas transdonita al radioamatoroj, kiuj sukcese konfirmis ambaŭdirektajn kontaktojn kun 100 aŭ pli da radiolandoj en la kuranta DXCC listo en ĉiuj el la jenaj radioamatoraj bendoj 80, 40, 20, 15 kaj 10 metroj. Aldonoj ankaŭ estas por por konfirmo de 100 aŭ pli da radiolandoj en la jenaj bendoj 160, 30, 17, 12, 6 aŭ 2 metroj.

DXCC Honor Roll[redakti | redakti fonton]

Radioamatoro al kiu mankas dek el la 340 radiolandoj el la kuranta DXCC listo estas elektebla por la DXCC Honor Member List Roll. Bazaj modoj estas miksitaj (kiu ajn elsendmodo), fonio (fonio), CW (telegrafio), kaj ciferaj modoj (Radioteletajpo).

DXCC #1 Honor Roll[redakti | redakti fonton]

Radioamatoro kiu konfirmis kontakton kun ĉiuj el la 340 radiolandoj el la kuranta DXCC listo estas elektebla por la #1 Honor Roll plaque. Bazaj modoj estas miksitaj (kiu ajn elsendmodo), fonio (fonio), CW (telegrafio), kaj ciferaj modoj (Radioteletajpo).

DXCC defio[redakti | redakti fonton]

La DXCC defio diplomo rekonas radioamatorojn, kiuj kontaktis kombinon de 1000 bendo-landoj el la kuranta DXCC listo en kiu ajn kombino de bendoj de 160 al 6 metroj. Radioamatoroj kun la plej alta kvanto en la fino de ĉiu jaro estas diplomitaj kun la Desoto pokalo. Tiu pokalo estas honore al la memoro de Clinton B. DeSoto, W1CBD, kiu verkis artikolon en la revuo QST de 1935 gxi inspiris la diploman programon DXCC. Arĝenta kaj bronza medaloj estas transdonitaj al la dua kaj tria gajninto ĉiujare. La ARRL Ĉiujare anoncas la gajninton de la Desoto pokalo kaj la plej altaj en la listo, kiuj nun superas la nivelon 3000.

QRP DXCC[redakti | redakti fonton]

La QRP DXCC Diplomo rekonas la laboron de radioamatoroj, kiuj kontaktis 100 DXCC radiolandojn uzante ne pli ol 5 vatoj dum la elsendo. Ne estas tempolimo por kontaktoj kaj ne bezonatas konfirmkartojn por peti la diplomon.

Satelita DXCC[redakti | redakti fonton]

Kvankam la kontaktoj faritaj pere de radioamatoraj satelitoj, ripetiloj ktp. ne validas por la bazaj DXCC diplomoj la satelita DXCC diplomo estas aparte disponebla por kontaktoj faritaj pere de la radioamatoraj satelitoj kun almenaŭ 100 radiolandoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.arrl.org/country-lists-prefixes laŭ la listo kiu aperas en la reguloj de la diplomo
  2. http://www.arrl.org/rules-1 Plena regularo de la diplomo
  3. http://www.arrl.org/news/dissolution-of-netherlands-antilles-creates-four-new-dxcc-entities Novaj DXCC landoj post la disigo de la nederlandaj antiloj (angle).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]