Daŭra eldono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En programado, daŭra eldonodaŭra ĝisdatigo estas daŭra evolua modelo por programaraj sistemoj; male al la kutima eldonmodelo, ĝi estas bazita sur eldonado de programaj versioj, kiujn oni devas reinstali, anstataŭigante la antaŭan version.

Daŭra eldonado estas ĝenerale realigata uzante etajn kaj oftajn ĝisdatigojn. Tamen, simple havi ĝisdatigojn ne aŭtomate signifas, ke la programo estas daŭre eldonata; pro tio, la filozofio de programistoj devas esti labori sur nur unu koda branĉo, anstataŭ apartaj versioj. Kiam la daŭra eldono estas uzata kiel disvolviĝmodelo, programĝisdatigoj estas tipe liverataj al uzantoj pere de pakaĵa administrilo en la komputilo de la uzanto.

Ne ĉiuj programaj distribuaĵoj bazitaj sur aŭ derivitaj de daŭra eldona distribuaĵo estas nepre daŭreldonaj. Ekzemple, ConnochaetOS (antaŭe DeLi Linux) estas "implicita" eldonmodela distribuaĵo, sed ĝi estas bazita sur la daŭreldona distribuaĵo Arch Linukso. Simile, la plejparto de la programoj en la programara stako de daŭra eldona distribuaĵo kutime sekvas la implicitan eldonmodelon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]