Daŭrigota

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Daŭrigota estas esprimo, aperanta ofte en gazetoj, kiuj eldonas longan verkon poparte. Ĝi simple signifas, ke en la sekva numero de la gazeto aperos la sekva parto de la publikigata verko.

La celo estas ne lacigi la legantojn per tro longa legaĵo, sed ĉefe instigi ilin aĉeti la sekvajn numerojn aŭ prefere aboni la tutan jarkolekton de la gazeto.