Saltu al enhavo

Dabbahu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dabbahu estas vulkano situanta en la izolita Regiono Afar, en Etiopio. Ĝi estas stratovulkano, parto de la Triangulo Afar (depresio Afar), tre aktiva vulkana regiono, kiu entenas Erta Ale. La erupcio de 26-a de septembro en 2005 kreis larĝan fendegon en la grundo konata kiel Fendego Dabbahu. La erupcio estas la sola en la skribita historio de la vulkano. La erupcion antaŭis ĉ. 130 tertremetoj, kelkaj 4,2 laŭ la Richter-skalo.

La estiĝinta fendego longas ĉ. 60 km.