Damaso la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sankta Damaso la 1-a, latine Damasus, naskiĝis ĉirkaŭ 305 en Romo aŭ en Portugalio (urbo Guimarães) kaj mortis 383 en Romo. Li estis papo de 366 ĝis sia morto. Preskaŭ nenion oni konas de lia vivo antaŭ estiĝi papo, krom ke lia patro estis Antonius, pastro ĉe preĝejo de Sanka Laŭrenco.

Post morto de papo Libero 366 parto de pastraro igis papon Ursino kaj alia parto apogis kontraŭpapon Felikso la 2-a, li reziginis kaj elektis Damason kiel papo. La prefekto de Romo Vettius Agorius Praetextatus, kiu estis pagana, apogis Damason kaj forigis Ursinon de Romo. Tiam la imperiestro Valentiniano la 1-a konfirmis la elekton de Damaso kaj ekzilis Ursinon al Colonia Agrippina, nuntempe Köln, en Germanio.