Danny Thomas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Danny Thomas
Persona informo
Naskonomo Amos Muzyad Yakhoob Kairouz
Naskiĝo 6-an de januaro 1912 (1912-01-06)
en Deerfield
Morto 6-an de februaro 1991 (1991-02-06) (79-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis per pneŭmotorako vd
Tombo Tenesio vd
Religio Maronita eklezio vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Woodward High School vd
Familio
Infanoj Marlo Thomas • Tony Thomas vd
Profesio
Alia nomo Danny Thomas vd
Okupo televida aktoro • filmaktoro • filmproduktoro • televida produktoro vd
Aktiva dum 1932– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Danny THOMAS (denaske Amos Muzyad Yaqoob KAIROUZ; 6a de januaro, 1912 – 6a de februaro, 1991) estis usona noktokluba komediisto, kantisto, aktoro, produktoro, kaj filantropo kies kariero daŭris kvin jardekojn. Li kreis kaj stelulis en unu el la plej sukcesaj kaj longdaŭraj Situaciaj komedioj en la historio de la usona televida kanalaro. Aldone al la gastoroloj de multaj el la komediaj, parolrondaj, kaj muzikaj varietaj programoj tiamaj, lia heredo inkludas vivodaŭran dediĉon al la financokolekto por bonfaraj organizoj.

La longdaŭra kariero de Thomas ekis per filmoj en 1947, ludante kun infana aktorino Margaret O'Brien en The Unfinished Dance (1947) kaj Big City (1948). Li poste stelulis en la longdaŭra televida situacia komedio Make Room for Daddy (konata ankaŭ kiel The Danny Thomas Show) (1953–1964), en kiu ŝi ludis la ĉefan rolon de Danny Williams. Li estis ankaŭ la fondinto de Esplorhospitalo St. Jude Children. Li estas la patro de Marlo Thomas, Terre Thomas, kaj Tony Thomas.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Variety Obituaries, 11 de februaro, 1991.