Dasaneĉoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La dasaneĉoj estas etna grupo vivanta ĉe la Lago Turkano en Kenjo kaj Etiopio.

La dasaneĉoj plejparte vivtenas sin per bestobredado kaj agrokulturo laŭlonge de la bordo de la Lago Turkano kaj de la rivero Omo. Sur la merkatoj ili vendas lokajn produktojn kaj aĉetas importitajn produktojn. Pli kaj pli ankaŭ la turismo graviĝas por la dasaneĉoj. Ili vivas najbare de la turkanoj, la hamaroj kaj la njangatomoj.

Esploroj

  • Uri Almagor: lia ĉefverko, kiu krome estas ankaŭ la plej ampleksa etnologia studo pri la dasaneĉoj, titoliĝas: Pastoral Partners.
  • Claudia Carr: El geografia vidpunkto ŝi klarigas la rilatojn de la dasaneĉoj al sia medio kaj inverse en la verko "Pastoralism in Crisis".
  • Mauro Tosco liveras en la verko "The Dhaasanac language" la plej ampleksan lingvistikan analizon.

La unuan etnografian filmon pri la dasaneĉoj produktis Konrad Licht.

Lingvoekzemploj

Kiel vi fartas? : Kum medhab?
Mi fartas bone.: Ya medhab.
1: takka
2: naame
3: sede
4: afur
5: chen

kapro: aye
manĝi: guom
akvo: bie
bona/bone: medhab
malbona/malbone: denn
tio estas ... : Hella ...
Mi malsatas.: Yu gerre boloi.

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj