Hamaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hamaroj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Junaj hamaroj (proksime de Turmi)

La hamaroj estas etna grupo vivanta en la sudokcidento de Etiopio. La hamara lingvo (nomata: Hamer-Banna) apartenas al la sudomotaj lingvoj. Ĝi estas parolata ankaŭ de la banaoj, kvankam tiuj du grupoj estas etne diversaj.

La religio de la hamaroj ne estas enordigebla en iu monda religio. Ili kredas je barĝo, kiu estas movanta forto. Per grupaj kantoj kaj grupaj interparoladoj oni provas voki la barĝon. Kristanaj misioj en la iom grandaj setlejoj provas instrui la kristanan kredon. Sed tio havas malgrandan sukceson, ĉar la kristanismo ne kongruas kun la socia kaj kultura konstelacio.

Famaj estas la hamaroj precipe pro sia inicoritualo "la salto super la bovoj" kaj la "skurĝado de la knabinoj".

La hamaroj vivtenas sin kiel la plej multaj paŝtistaj grupoj de la regiono precipe per siaj gregoj (lakto, viando, sango) kaj per kultivata milio kaj aliaj agrikulturaj produktoj.

Proksimaj najbaroj de la hamaroj estas la baŝadoj kaj la banaoj, kies kulturo estas proksime ligita kun la hamaroj, kaj la njangatomoj, dasaneĉoj. camajoj kaj la arboreoj.

Esploroj kaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Ivo Strecker kaj Jean Lydall: The Hamar of Southern Ethiopia Vol. 1-3
  • Jean Lydall: BBC Trilologie: "The Women Who smile", "Our way of loving", "Two girls go Hunting"
  • Susanne Epple
  • Rudolf Kuzner: Afrikas vergessene Völker - Die Mursi und Hamar in Südäthiopien