Armenoj en Etiopio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Armenoj en Etiopio
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Etiopio

Ekzistas malgranda komunumo de armenoj en Etiopio, precipe en la etiopa ĉefurbo Adis-Abebo.

Religio[redakti | redakti fonton]

La armena ĉeesto en Etiopio estas historia. Sur religia bazo, la Etiopia Ortodoksa Eklezio kaj la Armena Apostola Eklezio estas membroj de la Orienta Ortodoksa Komunio de eklezioj kune kun la Kopta Eklezio, Siria Ortodoksa Eklezio, Eritrea Ortodoksa Eklezio kaj Malankara Ortodoksa Eklezio. La armenaj loĝantoj en Etiopio estas kristanoj membroj de la Armena Apostola Eklezio. La apostolaj armenoj havas propran preĝejon, Sourp Gevorg (Sankta Georgo) en Adis-Abebo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Krom la evidenta religia komunaĵo, ekzistas ankaŭ la rakonto pri la infanoj Arba Lijoch (ארבה ליוך, Արբա Լիջոչ) venintaj al Etiopio post la Armena genocido. "Arba Lijoch" estis grupo de 40 armenaj orfoj kiuj evitis de la abomenaĵojn en Turkio, kaj estis poste adoptitaj fare de Haile Selassie, tiam Kronprinco Ras Tafari. Li renkontis ilin vizitante la armenan monaĥejon en Jerusalemo. Ili impresis lin tiel multe ke li akiris permeson de la Armena Patriarkato de Jerusalemo por adopti kaj alporti ilin al Etiopio, kie li tiam aranĝis por ke ili ricevu muzikan edukadon.

La grupo Arba Lijoch alvenis en Adis-Abebo en 1924, kaj kune kun ilia orkestra direktoro Kevork Nalbandjan iĝis la unua oficiala orkestro de la lando. Nalbandjan ankaŭ komponis la muzikon por Marsh Teferi (vortoj de Yoftehé Negusé), kiu estis la Imperia Nacia Himno de 1930 ĝis 1974.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]