Kunamaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kunamaoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Kunama
Religio



vdr

La kunamaoj estas etiopa etno en la altlando de suda Eritreo. Ili estas 107.000 homoj kaj konsistigas 2,5 % de la loĝantaro de Eritreo (stato en 2001).

La kunamaa lingvo estas aparta lingvo, kiu kun preskaŭ neniu alia lingvo havas ion komunan. La kunamaoj havas nilotan originon, origine ili ĉiuj estis anoj de naturreligio. Ili nun vivas en muslima medio kaj krome estas konfrontataj al vastaj provoj de misiado de la Katolika Eklezio. La kunamoj estas patrinlinie organizitaj, ili sekve heredas de la patrino al la filino, ne de la patro al la filo. La virinoj ĝuas pli da liberecoj kaj decidpotenco ol la virinoj de la aliaj etnoj. La kunumaoj krome estas la unusola etno en Eritreo, kiu ne konas virinan genitalmutiladon. Proksimume la duono de la kunamaoj ankoraŭ konservas sian naturreligion, la duono konvertiĝis al la islamo, aliaj al la kristanismo. Kaŭze de la milito, sed ankaŭ kaŭze de la setliga kaj transsetliga politiko de la eritrea registaro la kunamaoj estas elŝirataj el loĝejkomunecoj kaj pli intense miksataj kun aliaj etnoj, kio plie endanĝerigas la konservadon de ilia kulturo. Malriĉiĝo rapidigus la perdon e la propra kulturo kaj mallevus la statuson de la virinoj.