Naraoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naraoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La naraoj estas minoritata etno, kiu vivas en norda Eritreo. Ili estas ĉ. 100.000 homoj (2016) kaj konsistigas malpli ol 2% de la tuta loĝantaro de Eritreo. La naraa lingvo estas unu el la Nilo-sahara lingvaro.La naraoj plejparte estas islamanoj. Ili disdividiĝas je kvar subtriboj: la higiroj (Higir), la mogareboj (Mogareb), la kojtaoj (Koita) kaj la santoraoj (Santora). La naraoj estas tipe loksida agrokultura etno, kiu hodiaŭ loĝas laŭlonge de la limo al Sudano.