Tigreoj
La tigreoj (ne intermiksu ilin kun la tigrajoj) estas etno en Eritreo. Ili konsistigas tie proksimume 31 % de la loĝantaro.
La tigra lingvo apartenas samkiel la tigraja al la ŝemidaj lingvoj kaj estas skribata per la etiopa alfabeto.
La tigreoj loĝas en la norda basebeno de Eritreo. La plej multaj el ili apartenas al islamo kaj vivas kiel terkulturistoj aŭ nomadoj.
|