Gadabursioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gadabursioj
Gadabuursi
غادابوورسي
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Flago-de-Etiopio.svg Etiopio
Flago-de-Ĝibutio.svg Ĝibutio
Flago-de-Somalio.svg Somalio
Lingvo(j)
Somala kaj Araba
Religio
Islamo (Sunaismo)
Parencoj
Isaoj, Surre, Isakoj kaj aliaj Diraj grupoj kaj Somalaj klanoj.
v  d  r
Information icon.svg

La Gadabursioj (somale Gadabuursi, arabe غادابوورسي), ankaŭ konataj kiel Samaroon, estas norda klano de la etno Somaloj, sub-klano de la Diroj.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Plej multaj anoj de Gadabursioj estas posteuloj de Ŝejko Samaroon. Tamen, Samaroon ne nepre signifas Gadabursioj, sed pli ĝuste reprezentas nur sub-klanon de la familia klano de Gadabursioj.

Kiel sub-klano de Diroj, la Gadabursioj havas rekt-liniajn ligilojn kun la Isaoj de Ĝibutio, la Surre (Abdalle kaj Qubeys) de centra/suda Somalio, la Biyomaal de suda Somalio, la Gaadsan, la Gurgure kaj la Isakoj.

El vivtena vidpunkto, la Gadabursioj estas plejparte malnomadaj agro-paŝtistoj, nutrantaj siajn gregojn per aldona cereala kultivado.[1]

Politike, la Gadabursioj estas reprezentitaj de la Somalia Demokratia Alianco (SDA).[2] La antaŭa prezidanto de la nordokcidenta Somalilanda regiono de Somalio, Dahir Rayale Kahin, ankaŭ apartenas al la klano de Gadabursioj.

Dispartiĝo[redakti | redakti fonton]

La Gadabursioj koncentriĝas en la nordokcidenta Somalio kaj estas la dominanta klano de la regiono de Awdal. Ili ĉefe loĝas en siaj tradiciaj teritorioj de Awdal, Salal (nova provinco distranĉita de Awdal) kaj partoj de Gabiley.

La Gadabursioj ankaŭ troviĝas en Ĝibutio kaj la Somalia regiono en Etiopio, kie ili preskaŭ ekskluzive loĝas en ambaŭ distrikto Awbere en la Jijiga Zono kaj distrikto Dembel en la Shinile Zono.[3][4][5]

Ili ankaŭ loĝas laŭlonge de la nordorienta rando de la ĉartizita ŝtaturbo de Dire-Daŭo, kiu limas la distrikton Dembel.[6] La 2007 Summary and Statistical report of the Population and Housing Census of the Federal Republic of Ethiopia montris ke Awbere estas la plej multe loĝata distrikto en la regiono.[7]

La Gadabursioj de Etiopio esprimis la deziron kunigi la tradiciajn teritoriojn de la klano de Awbere kaj Dembel por formi novan region-ŝtaton nomotan Harawo Ŝtato.[8]

Historio[redakti | redakti fonton]

La reĝlando de Gadabursioj estis starigita antaŭ pli ol 600 jaroj, kaj konsistis el multaj pliaĝuloj kaj unu reĝo (Ugaas). Centoj da pliaĝuloj laboradis en kvar sekcioj konsistantaj el po 25 pliaĝuloj:

  • Socia komitato
  • Defendo - policaj aŭtoritatoj konsistis el kavaliroj (referataj kiel fardoolay) kaj soldatoj
  • Ekonomio kaj Impostoj
  • Justica komitato

La prezidantoj de la kvar sekcioj estis nomataj Afarta Dhadhaar, kaj estis elektitaj laŭ ilia talento kaj personaj kapabloj. Konstitucio, "Xeer" Gadabursi, estis starigita, kiu dividis ĉiun kazon, akorde ĉu ĝi estis nova aŭ havis precedencon (ugubcurad).

La reĝo de Gadabursioj kaj la pliaĝuloj oponis la alvenon de la Britoj en la komenco de la 20-a jarcento, kaj poste subskribis interkonsenton kun ili. Poste, malkonsento inter ambaŭ partoj estiĝis kaj pligrandiĝis, la Britoj instalis kelkajn homojn kontraŭ la Ugaas esperante renversi lin. Tio fine kondukis al la disfalo de la reĝlando.

Klana arbo[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas klara interkonsento pri la klana kaj sub-klana strukturoj kaj multaj rilatoj estas preterlasitaj. La sekvanta listo devenas de Conflict in Somalia: Drivers and Dynamics de World Bank, 2005 kaj de Somalia Assessment 2001 Home Office publication de Unuiĝinta Reĝlando[9][10]

Etnaj grupoj de Somalio

En la suda centra parto De Somalio, World Bank montras la sekvantan klanan arbon:[11]

  • Diroj
    • Isakoj
      • Garhajis
      • Habar Je'lo
      • Habar Awal
      • Habar Tol
    • Gadabursioj
    • Isse
    • Biyomal
    • Gadsan
    • Qubeys

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Encyclopaedia Aethiopica: D-Ha, [1], pp. 639 Aprilo 2011
  2. Somalia Assessment 2001, p. 5
  3. "Shinile Agropastoral Livelihood Zone" Save the Children (2001), p. 8
  4. [2]Harawo.org Degmada Awbare (Aprilo, 2011), Source in Somali
  5. [3] United Nations Emergencies Unit for Ethiopia, Field Trip to Jijiga (22-29 Aprilo, 1994), p. 2
  6. [4] United Nations Emergencies Unit for Ethiopia, Field Trip to Jijiga (22-29 Aprilo, 1994), p. 2
  7. Ethiopia Population Census Statistics, [5], p.72 Novembro 2007,
  8. Harawo State Petition, [6], Marto 2011
  9. Worldbank, Conflict in Somalia: Drivers and Dynamics, January 2005, Appendix 2, Lineage Charts, p.55 Figure A-1
  10. Country Information and Policy Unit, Home Office, Great Britain, Somalia Assessment 2001, Annex B: Somali Clan Structure, p. 43
  11. Worldbank, Conflict in Somalia: Drivers and Dynamics, January 2005, Appendix 2, Lineage Charts, p.56 Figure A-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]