Baĝunioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baĝunioj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La baĝunioj (memnomigo: Wabajuni, itale Bagiuni) estas etna minoritato en la de somaloj dominata Somalio kaj parto de la svahila socio, kiu loĝas je la orientafrika bordo de Sudsomalio ĝis la nordo de Mozambiko kaj kiu parolas dialekton de la svahilan lingvon apartenantan al la bantuaj lingvoj.

La baĝunioj vivas en la ekstrema sudo de Somalio ĉirkaŭ la urbo Kismajo (Kismaayo), kies fondo estas atribuata al ili, kaj sur la antaŭe situantaj insuloj. La baĝunia lingvo (nomata Kibajuni) estas dialekto de la svahila.[1] La baĝunia lingvo entenas pli multajn islamajn vortojn kaj parolturnojn kompare kun la svahila, kiu estas parolata for de la marbordo. Multaj vortoj en la baĝunia estas alie elparolataj ol en la norma svahila, ekzemple la vorto "kichwa" (kapo) de la norma svahila en la baĝunia (Kibajuni) estas "kitwa". Multaj el ili parolas ankaŭ la somalan lingvon, la plej multaj el ili estas muslimoj. Multaj baĝunioj vivtenas sin per la fiŝkaptado.

Indikoj pri la nombro de la baĝunioj varias de 3.000-4.000 ĝis 11.000.[2]

Sub la regado de Siad Barre la baĝunioj ekde 1974 devis membriĝi en la ŝtata fiŝkaptista kooperativo. Tiuj kooperativoj estis kontrolataj de marehanoj, maĝertenoj kaj dulbahanteoj el la klano darodoj, kiuj mem ne havas fiŝkaptistan tradicion, sed tiamaniere alproprigis al si boatojn kaj ceteran ekipaĵon de la baĝunoj. Rezulte de la interetnaj perfortoj kelkaj baĝunioj estis forpelitaj al UsonoEŭropo..[2]

La marbordo loĝata de la baĝunioj estis trafita de la Tsunamo je la 26-a de decembro 2004.[3]

Fontoj[redakti | redakti fonton]