Tradicia vilaĝo de la luoj en la muzeo Bomas of Kenya
La luoj estas etno apud la Viktoria lago en Kenjo kaj Tanzanio, al kiu apartenas proksimume 3,4 milionoj da homoj. En Kenjo ili estas post la kikujoj kaj la luhjoj la tria plej granda etno. Ili apartenas al la nilotaj etnoj kaj do estas etno-lingve parencaj kun la aĉolioj, la kalenĝinoj kaj la masajoj.
La lingvo de la luoj nomiĝas Dholuo.