Kamioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig-dark.svg Por japana esprimo, vidu la paĝon Kamio.

La kamioj estas etno kun aparta lingvo loĝanta proksime al Morogoro en Tanzanio. En 2000 la kamioj estis taksitaj 16.411 homoj[1].

La kamia lingvo estas bantua lingvo kun granda vortproviza simileco kun la kutua, kverea, zaramoa, doea kaj lugurua lingvoj.