Hehoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hehoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

La hehoj (Wahehe) estas etno en Tanzanio, kiu per sia longa persista rezisto kontraŭ la germana imperiisma dominado konatiĝis.

Ekesto de la hehoj[redakti | redakti fonton]

La heha socio, kies setleja gravitpunkto situas ĉirkaŭ la urbo Iringa, evoluis per kunfandiĝo de pluraj origine memstaraj, sed parencaj unuoj, kiuj meze de la 19-a jarcento de la tribestro Munyingumba el la dinastio Muyinga estis unuigitaj. En tiu tempo la hehoj evoluadis al la plej grava potencfaktoro de la regiono. Sub la tribestro Mkwawa ili longe kaj vehemente rezistadis kontraŭ la germana kolonia potenco. En 1891 ili sukcesis venki kontraŭ germana milita ekspedicio komandandata de Emil von Zelewski, kio kaŭzis longdaŭran impreson en la germana publiko. Nur en oktobro 1894 ilin perforte subigis la germana tielnomata Schutztruppe ("protektotaĉmento") komandita de Friedrich von Schele.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

La heha lingvo, kiheha, apartenas al la Niger-Kongo-lingvoj, subgrupo bantuaj lingvoj. La nombro de la parolantoj estas taksata 750.000 (en 1994).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]