Karoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La karoj (svahile: Wakara, anglalingve: Kara) estas etno kun aparta lingvo vivanta sur la insulo Ukerewe en la tanzania parto de la Viktoria-lago. En 1987 la karoj estis taksitaj 86.000 homoj[1].

Atentu, ke ankaŭ en Etiopio ekzistas etno kun la nomo Kara, kiun la tradukinto de la artikolo pri la njangatomoj el la germana esperantigis per karaoj, dum li en tiu ĉi artikolo la nomon de la tanzania etno Kara esperantigis per karoj, distingocele. La tradukinto ne scias, ĉu eble pro la sklavokomerco en historia tempo temas pri parencaj respektive identaj etnoj, kio ne malverŝajnas, ĉar ekzistas tiaj ekzemploj.

Atentu duafoje, ke ankaŭ en Brazilo ekzistas etno kun la nomo Karoj.

Fine, ankaŭ la antikvaj loĝantoj de Kario (nuntempe en sudokcidenta Turkio) povas esti nomataj karoj en Esperanto (el la antikva greka Κᾶρες kāres), kvankam multaj preferas la nomon karianoj distingvocele.