Nandioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nandioj
etno
Kalenĝinoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
Nandi militistoj de la 19-a jarcento
AO-afrikan-types
Pueblo nandi fotografía histórica (1910)

La nandioj estas tribo, kiu parolas la kalenĝinan lingvon kaj apartenas al la etno kalenĝinoj vivantaj en la okcidento de Kenjo.

Finde de la 19-a jarcento la nandioj verŝajne atingis la plej fortan pozicion en sia historio. Tiam la nandioj estis fifamaj kiel kruelaj kaj aŭdacaj militistoj. La nandioj ĝis en la nuna tempo kontraŭis ĉiajn ŝanĝojn de sia vivstilo kaj longtempe estis ĝenerale konataj kiel malamantoj de fremduloj. En antaŭaj tempoj la nandioj havis elektitajn tribestrojn, kiuj gvidis en la milito. La plej fama el ili estis Koitalel, kiu ĉirkaŭ 1920 gvidis sangan militon kontraŭ la britoj. Ili defendis sin kontraŭ la konstruado de la fervojo meze tra la Nandio-Lando (linio de Mombaso al Kampalo). Ili elŝiris relojn kaj sinkigis ilin en la Viktoria-lago aŭ transformis ilin al ĵetlancoj kaj sagopintoj, faris ornamaĵojn el telefonkabloj de la britoj. Koitalel estis trompita per ruzo kaj mensogo kaj mortpafita. Hodiaŭ la plejparto de la nandioj vivas ĉirkaŭ la kenja urbo Eldoret kaj laŭlonge de la Nandi-Montaro norde de Eldoret. La regiono apartenas al la Kenja Altlando, la nandioj vivas en alteco de 1500 - 2200 m super la maro kie regas salubra klimato - multaj nandioj atingas grandan aĝon.

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

Tradicie la nandioj estis bestbredantoj kaj nur kontraŭvole kaj per premo de la koloniismaj mastroj komencis la agrokultivadon. Nuntempe ili fiere atentigas pri la laktoproduktado en sia regiono, kiu estas la plej alta en tuta Kenjo. La tradicioj similas iom al tiu de la masajoj, same kiel tiuj ili trinkas freŝan sangon. La nandioj flegas tre konservativajn kutimojn. Antaŭgeedziĝa koito, promiskuado (partnerŝanĝo) kaj eksedziĝo estas rigardataj kiel tre senhonoraj. La respekto antaŭ la triboplejaĝulo estas forta; gepatroj estas honorataj. Bati infanojn aŭ edzinon estas hontiga. La nandioj kredas je mistika vivaĵo, la Kemosito, rabobesto duone hieno duone leono. Al infanoj, kiuj vespere ne iras hejmen, oni diras, ke la Kemosito forportos ilin, se ili ne antaŭ la malheliĝo alvenis hejme.

Religio[redakti | redakti fonton]

La nandioj adoras plurajn diojn, inter ili la dion Asis kaj la tondrodion Ilat. En la 21-a jarcento la plejmulto estis konvertiĝintaj al la kristana kredo, kelkaj konvertiĝis al la islamo.