Lembaoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lembaoj
etno
Suma populacio
50
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
kristanismoislamo
vdr
Maljunulo de la Lemba tribo

Lembaoj estas tribo en meza Zimbabvo kaj norda parto de Sud-Afriko, kun ĉ. 70 - 80 000 tribanoj. La tribon fondis - laŭ buŝa tradicio - sep juddevenaj personoj, kiuj translokiĝis antaŭ 2500 jaroj el Israelo. Ili vagadis tra Jemeno al la nuna loĝejo. La parencecon de la lembaoj al la judoj pruvis eĉ DNA-esploro.

Ĉar multaj tribanoj iĝis kristanomuslimo, ili fieras pri ilia deveno kaj kultivas ankaŭ kelkajn judajn tradiciojn. Multaj portas kipaon, en la preĝoj aperas jemenaj kaj hebreaj vortoj, okazas ĉe ili cirkumcido je la oka tago, koŝera buĉado, kaj malpermeso de konsumo de la porko.