Kaluoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kaluoj
familia nomo
Sheekhaal
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr

Kaluoj (Qallu) estas nomo donita al la familioj, pri kiuj oni kredas, ke ili estas idoj de Abu Bakr al-Siddiq, la unua kalifo de islamo kaj kiuj nun vivas en multaj areoj de okcidenta Etiopio. La kaluoj estas tiel nomataj de la somaloj, oromoj kaj hararioj; en po ĉiu el tiuj etnoj estas tribo nomata "kaluoj". La termino signifas "homoj de la religio", ĉar ili estis la unuaj, kiuj alportis islamon al sia respektiva areo. Aliflanke la oromoj uzas la vorton en la signifo "negocanto inter homaro kaj Dio". La kaluoj loĝas en la provincoj Hararghe, la regiona ŝtato Ogadeno kaj la urbo Dire Dawa en Etiopio, samkiel en la respublikoj Somalio kaj Ĝibutio. En Somalio oni diras, ke la kaluoj estas parencaj kun la klano ŝekhaloj aŭ ke ili estas parto de la pli ampleksa klano Fiqi Omar. Kutime troviĝas kaluoj en jenaj areoj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]