Deĵavuo
Deĵavuo (france déjà-vu, deĵavu) aŭ jamosento estas elemento de la psikologia–filozofia koncepto de profesoro Émile Boirac.[1] Déjà vu signifas "jam vidita". Ĝi estas la sento ke tio, kio okazas nun, okazis jam antaŭe, precize same. La scienca nomo de tiu fenomeno estas paramnezio. Se amo estas konforma kun la difino de Platono, nome ke ĝi estas sopiro por la unuigo, patrujo, la dua parto de sia memo, la ama sento estas paramnezio. Paramnezio estas ankaŭ foje konsiderata postsigno de renaskiteco.
La francan terminon déjà vu unuafoje uzis la franca filozofo la universitata prezidanto Émile Boirac en sia libro L’Avenir des sciences psychiques ("La Estonteco de la Psikaj Sciencoj"). De la franca lingvo ĝi disvastiĝis al aliaj lingvoj, konservante la francan aspekton. Émile Boirac estis renoma esperantisto kaj ĉefa organizanto de la unua Universala Kongreso en Bulonjo ĉe Maro.
Rilatoj kun nervaj kaj mensaj perturboj
[redakti | redakti fonton]La deĵavua sento okazas en la perturboj trafantaj la dekstran hemisferon de la cerbo. Ĝi ankaŭ estas vidata en iuj tempiaj epilepsioj.
Jamsento ne rilatas al mensaj patologioj kiel skizofrenio.
Hipotezoj
[redakti | redakti fonton]- Falsa retrovo: konfuzo inter situacio nuna kaj situacio simila sed ne plene sama el pasinteco aŭ rekono de evento forgesita el la konscio.
- Hipokampo agas revenige tro frue, eĉ antaŭ ol informo estas en la memorstaplo. Kutime, la nuno estas stakita por posta revenigo, sed hipokampo povas agi samtempe: enstakigo kaj revenigo. Ĝi estas priskribita kiel rekolektado sen enaĵo[2].
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- De abrakadabra al zigurato 28 babiladoj pri vortoj de Sten Johansson elŝutebla
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo "Ŝlosilaj unuaj tradukoj" en oktobro 2022 en la serio esperantaj bitoj de la retejo bibliotekoj.org esperante)
- ↑ Barbeau, Emmanuel; Sontheimer, A.; Joubert, S.; Didic, M.; Felician, O.; Tramoni, E.; Grimault, S.; Ceccaldi, M.; Poncet, M. (2004). “Le cortex périrhinal chez l’homme”, Revue Neurologique 160 (4), p. 401–411. doi:10.1016/S0035-3787(04)70921-2.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Deĵavuo (tipara superfamilio), DejaVu
- DjVu (skanaĵa normo)