Debetkarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Debetkarto estas karto (samforma kiel kreditkarto), kiun oni uzas por permesi al iu debeti konton de la kartoposedanto. Male al kreditkarto ne okazas iu antaŭfinancado, do la mono devas tuj esti disponebla sur konto de la paganto.

Debetkartoj estiĝis paralele en Usono kaj Eŭropo. En Usono ili estiĝis el kartoj por depreni kontantan monon el bankaŭtomato. Tiun funkcion debetkartoj ankoraŭ hodiaŭ aldone havas, ankaŭ en Eŭropo, kie la precipa fonto estas la eŭroĉekkarto, kiu utilis por garantii elpagon de eŭroĉeko ĝis certa sumo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]