Debeto kaj kredito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Soll und Haben
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Gustav Freytag
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1855
vdr

Debeto kaj kredito (germane: Soll und Haben, 1855) estas romano en ses volumoj de Gustav Freytag. Ĝi estis unu el la plej populara kaj vaste legataj germanaj romanoj de la 19-a jarcento.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La socia romano temigas interagojn inter larĝaj segmentoj de germana socio dum la 19-a jarcento. La klasoj reprezentitaj estas la komerca aŭ burĝa klaso, la nobelaro, kaj la judoj: La burĝa Schröter-familio reprezentas la opinion de Freytag de la ideala burĝa tipo kun ordo, honesteco kaj solida virto. La nobla Rothsattel-familio reprezentas la tradician nobelaron, kiu provas konservi siajn privilegiojn en nova socio. Ilia lukto eviti la urĝantan financan ruinon portretas tiun ĉi dinamikon. La juda Ehrenthal-familio estas procentegistoj kaj spekulistoj. Veitel Itzig estas krima dungito de la familio.

En 1977, la romano preskaŭ estus filmita fare de Rainer Werner Fassbinder, sed post debato ĉirkaŭ ĝia kvazaŭa antisemita enhavo tiu projekto estis prirezignita.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Post la morto de la patro la juna Anton Wohlfart komencas metilernadon en la oficejo de la komercisto T. O. Schröter en Breslau. Anton rapide sukcesas tra honesta kaj diligenta laboro atingi bonordan burĝulekziston. Li havas gamon da travivaĵoj kun la Schröter-familio kaj ankaŭ kun la nobelgento de la Rothsattels. Li poste konfrontiĝas al la likvidado de la havaĵoj de la Rothsattel-familio, evidenta simbolo de la malkresko de la nobelaro kaj de ties konflikto kun emerĝaj kapitalismaj fortoj. Anton spertas ripetitajn interagojn kun du aliaj junaj viroj, la judo Veitel Itzig, kiun li konis jam el la hejmurbo Ostrava kaj la juna nobelo Herr von Fink, kiu estas kunlaboranto en la Schröter-firmao.

Anton Wohlfart estas la emerĝanta heroo. Kiel rezulto de liaj multfacetaj travivaĵoj li evoluigas sobran, objektivan kaj virtan perspektivon aŭ mondvizion.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Debt and Credit en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]