Dekdunoda ŝnuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Surfacorilatoj ĉe la teoremo de Pitagoro

La Dekdunoda ŝnuro estas simpla ilo per kio oni povas konstrui ortan angulon (90°). La bazo estas la teoremo de Pitagoro, aŭ pli precize ties inverso, laŭ kiu triangulo havas ortan angulon, se la kvadrato super la plej longa flanko havas la saman surfacon, kiun havas kune la du kvadratoj super la pli mallongaj flankoj.

La ŝnuro estas disdividita per dek unu nodoj je dek du samlongaj eroj; la dekdua nodo ligas la komencon de la ŝnuro kun la fino. La ŝnuro estas streĉita je triangulo kun la flankolongecoj . La flankolongecoj plenumas la teoremon de Pitagoro (), kaj tial oni atingas ortan angulon inter la du pli mallongaj flankoj de la triangulo.

Jam la egiptoj konis tiun proceduron. Post la ĉiujara superfluo de la Nilo ili uzis la dekdunodan ŝnuron por mezuradi denove la kampojn. Neniu teksto pruvas ke ili konis la uzon de dekdunoda ŝnuro por bildigi ortan angulon. inverse Aufspannung