Deklamotono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Deklamotono estas grava strukturtono ene de la modaloj. Krom la bazotono en la mezepokaj tonsistemoj ankaŭ plua tono rolas en la melodia paso, la deklamotono. Tiu ĉi tono plejofte estas atingata je frua momento, kaj ĝi estas pli ofte ĉirkaŭkantata ol aliaj tonoj. En la psalmtonoj la deklamotono estas tiu tono, sur kiu oni deklamas grandparton de la psalmoteksto.