Demografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Demografio estas la scienco, kiu priskribas la kvantajn aspektojn de la popoloj. Tio inkluzivas la proporcion de la grupoj laŭ aĝo, sekso, nacieco, etneco, profesio kaj tiel plu. Foje oni uzas la vorton demografio por nomi la procezojn, kiujn esploras la scienco demografio: ekzemple, en kuntekstoj "demografiaj problemoj", "zorgiga demografio" kaj aliaj.

Demografio havas komunaĵojn kun aliaj sciencoj, nome kun sociologio, antropologio, historio kaj ankaŭ statistiko.

La demografio (de la olda greko demos signifiante « popolo » kaj de graphein « skribi ») estas la kvanta lernado de la loĝantaroj kaj de iliaj dinamikoj ekde karakteristikoj kiel la naskiĝkvanto, la fekundiĝkvanto, la mortokvanto, la geedziĝokvanto kaj la migrado. La tasko de la demografistoj konsistas analizi la varion de tiuj fenomenoj en la daŭro kaj la spaco, rilate al la sociaj-ekonomikaj kaj kulturaj rondoj. La demografistoj havas rimedon al diversaj metodoj por ekspliki la demografiajn fenomenojn. Ili ĉerpas interalie en la konoj de proksimaj lernofakoj, kiel la sociologio, la ekonomio, la geografioe kaj la historio k.t.p., por ke iliaj interpretado estas la pli ĝusta eble. Do la demografio transpasas larĝe la kadron de la statistika analizo kaj permesas esplori la fenomenojn kiuj trafas la loĝantarojn en kune perspektivo.

Eksteraj ligiloj