Demokrata Partio (Usono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Demokrata Partio estas unu el la du grandaj usonaj politikaj partioj. La partio havas nuntempe la plejmulton en kaj la Usona Senato kaj la Usona Domo de Reprezentantoj. La nuntempa Prezidento de Usono estas Demokrat-partiano.

Oni konsideras la partion iom pli liberala, eble pli maldekstra ol la Respublikanan Partion, sed la diferenco ne estas granda. Ĝenerale la temo de la civitanaj rajtoj pli gravas por la Demokratia Partio.

La maskotbesto de la partio estas azeno. Ĝi aperis unuafoje kiel simbolo en la prezidenta kampanjo de Andrew Jackson en 1828. Malamikoj de Jackson nomis lin jackass, tio estas virazeno (en alia senco azena homo), sed Jackson returnis la atakon: li metis la tre laborkapablan, fortvolan beston sur la afiŝoj. Tutlande disvastiĝis la simbolo, kiam humuristo Thomas Nast uzis la demokratan azenon en siaj mokdesegnaĵoj.

Vidu ankaŭ