Demokratia Centro (Franca Nacia Asembleo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La Demokratia Centro (franclingve "Centre démocratique") estis franca parlamenta frakcio en la Nacia Asembleo dum la 2-a parlamenta periodo de 1962 ĝis 1967. Ĝi arigis plej multajn deputitojn el la kristana-demokratia Popola Respublikana Movado (MRP), same kiel deputitoj de la Nacia Centro de Sendependuloj kaj Kamparanoj (CNIP), kiu ne aliĝis al la plimulto, malsame al la Sendependaj Respublikanoj de Valéry Giscard d'Estaing.

Prezidantoj :