Dencsháza

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dencsháza [denĉhAza], kroate Denčaz estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Szigetvár.

Bazaj informoj

Situo

Dencsháza situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Szigetvár troviĝas 9, Szentlőrinc 16, Sellye 17, Pécs 40 km-ojn.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1408. La komunumo dum la turkoj ne senhomiĝis, ĉar la vilaĝanoj antaŭ atakoj kaŝiĝis en la najbara arbaro. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝeton. En 1989 ĝis tiam ekstera parto Szentegát formis sendependan vilaĝon.

Vidindaĵoj