Dennis Gabor

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dennis GÁBOR, laŭ la hungara skribmaniero GÁBOR Dénes (naskiĝis la 5-an de junio 1900, mortis la 9-an de februaro 1979 en Londono) estis hungardevena brita fizikisto, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1964).

Memortabulo pri Dennis Gabor

Biografio

Günszberg Dénes devenis el juda familio. Li naskiĝis en Budapeŝto, lia patro (GÜNSZBERG Bernát) estis oficisto. En 1902 la familio akiris permeson ŝanĝi la nomon el Günszberg al Gábor. Dénes Gábor frekventis gimnazion en Budapeŝto inter 1910-1918, poste li soldatiĝis. Baldaŭe li frekventis Teknikuniversitaton en Budapeŝto, poste li plulernis en Berlino. Tie li konatiĝis kun Leó Szilárd, Eugene Paul Wigner, János Neumann, Mihály Polányi, Arthur Koestler. Ekde 1927 li laboris en la firmao Siemens & Halske en Berlino. En 1933 li fuĝis de la nazioj al Hungario, sed en la sekva jaro li jam vivis en Britio kaj li fariĝis brita civitano. En 1936 li edziĝis. Inter 1949-1958 li edukis elektronikon, ĝis 1967 elektronfizikon, poste li emeritiĝis. En 1962 li vizitis Hungarion, post 2 jaroj li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio.

Lia plej granda merito estas la invento kaj la evoluigo de la holografio en la jaro 1947. Pro ĝi li en 1971 estis honorata per la Nobel-premio pri fiziko.

Memorigiloj

  • Medalo Gábor (Gabor Medal)
  • ĉeflernejo Gábor Dénes Főiskola
  • gimnazio en Szeged, faklernejo en Debrecen prenis la nomon Gábor Dénes
  • 2 memortabuloj en Budapeŝto
  • asteroido 72071 Gábor

Fontoj