Departementa domo (Pécs)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Departementa domo estas impona historia monumento en Pécs, laŭ trotuaro de Placo Széchenyi (Pécs).

Departementa domo en Pécs

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frue en tiu loko 2 apartaj domoj etendiĝis. En 1895 la urba ŝparkaso aĉetis ilin, poste estis konstruita impona granda sideja domo. Sur la ekstera muro ankaŭ nun estas videbblaj ornamaĵoj pri abeloj, kiu simbolizas monkolektadon. Sur la fasado estas videbla la konstrujaro laŭ romiaj ciferoj „MDCCCLXLVIII” (1898). Dekomence sur la teretaĝo kafejo funkciis. Dum la socialismo la konsilantaro profitis la domon. En 1954 supra parto de la konstruaĵo bruldetruiĝis, poste oni ne rekonstruis la kupolon. Depost la socialismo la domo estas departementa domo de Baranya.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Mezo de la fasado

La trietaĝa domego situas sola inter 4 trotuaroj, sed la fasado troviĝas laŭ la ĉefplaco. Estas okulfrapaj la ornamaĵoj, ili estas ceramikaĵoj de uzino de Vilmos Zsolnay.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.