Departemento Suĉitepekezo
Aspekto
| Departemento Suĉitepekezo | ||
|---|---|---|
| departemento | ||
| Flago | Blazono | |
| department of Guatemala [+] | ||
| Lando | Gvatemalo | |
| Supermara alteco | 371 m [+] | |
| Ĉefurbo | Mazatenango | |
| - koordinatoj | 15° N, 92° U (mapo)14.534-91.503Koordinatoj: 15° N, 92° U (mapo) [+] | |
| Akvokolektejo | 2 510 km² (251 000 ha) [+] | |
| Areo | 2 510 km² (251 000 ha) [+] | |
| Loĝantaro | 554 695 [+] (2018) | |
| Horzono | UTC-06:00 [+] | |
| ISO 3166-2 | GT-10 | |
![]() |
||
| Departemento Suĉitepekezo | ||
Suĉitepekezo (hispane Suchitepéquez) estas departemento situanta en la sudokcidenta regiono de Gvatemalo. Ĝi havas limojn norde kun Ketzaltenango, Sololao kaj Ĉimaltenango, sude kun Pacifiko, oriente kun Eskvintlo; kaj okcidente kun Retalhuleu.
Laŭ la stato de 2018 en la departemento vivis 554 695 loĝantoj sur areo de 2 510 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 221 loĝantoj/km². La departementa ĉefurbo Mazatenango troviĝas je 165 kilometroj de la landa ĉefurbo.
Suĉitepekezo estas administre dividata en 20 municipoj.





