Des Knaben Wunderhorn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Gravurita) titolo de la unua presado de 1806

Sub la titolo Des Knaben Wunderhorn Clemens Brentano kaj Achim von Arnim publikigis ekde 1805 ĝis 1808 kolekton de popolkantaj tekstoj en tri volumoj. Ĝi enhavas amajn, militistajn, vojaĝajn kaj infanajn kantojn ekde la mezepoko ĝis en la 18-a jarcento.

La titolgravuraĵo de la dua volumo bildigas la Oldenburger Wunderhorn.

Kulturhistoria fono

La pli junaj adeptoj de la Romantismo sin dediĉis, forte emociita de naciisma sento, al kolektado kaj studado de la originoj de la ĝermana pasinteco en popolkantoj, fabeloj, mitoj, legendoj, sagaoj (nibelunga sagao) kaj ĝermana poezio (Edda). Ĉio, kio en ilia vido estis netuŝita de la negativaj efikoj de la moderna civilizacio, estis rigardata kiel bona kaj helpoplena por la "saniĝo de la nacio". [1]

Eldonoj

  • Arnim, Achim von; Brentano, Clemens (Hgg.): Des Knaben Wunderhorn. Alte deutsche Lieder, 3 Bde; Tübingen: J. C. B. Mohr, 1926; Nachdruck der Ausgabe: Heidelberg: Mohr und Winter, 21819
  • Arnim, Achim von; Brentano, Clemens (Hgg.): Des Knaben Wunderhorn. Alte deutsche Lieder; hrsg. von Heinz Rölleke; Frankfurt am Main; Leipzig: Insel-Verlag, 2003; ISBN 3-458-17150-9
  • Arnim, Achim von; Brentano, Clemens (Hgg.): Des Knaben Wunderhorn. Alte deutsche Lieder; hrsg. von Karl Bode; Berlin ; Leipzig ; Wien ; Stuttgart : Bong, Bongs Goldene Klassiker-Bibliothek 1916, 2 Bände

Referencoj

  1. Rene Welleck: Geschichte der Literaturkritik 1750-1950, Band I, Das späte 18. Jahrhundert - Das Zeitalter der Romantik, de Gruyter, 1978, paĝo 526

Eksteraj ligiloj