Nibelunga sagao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nibelunga sagao
la heroo Siegfried murdiĝas
la heroo Siegfried murdiĝas
tradicia rakonto • libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Origina lingvo mezaltgermana
Eldonado
Ĝenro sage • sagao
vdr

La Nibelunga sagao, germane Nibelungensage, estas heroa legendo, kiu dum la mezepoko en Germanio kaj Skandinavio tre famis kaj dum jarcentoj pludoniĝis en pluraj malidentaj versioj. Ĝia plej konata skriba fiksiĝo estas la mezaltgermana Nibelunga kanto, germane Nibelungenlied, kiu kreiĝis ĉirkaŭ la jaro 1200 supozeble en la regiono de Passau ĉe la hodiaŭa limo inter Germanio kaj Aŭstrio.

Komparo de la Nibelunga sagao kaj la reala historio[redakti | redakti fonton]

Ĉar ekzistas tute logikaj teorioj, kiuj supozas, ke la franka reĝo Sigibert [Zigibert] estis modelo por la figuro de la heroo Siegfried en la Nibelunga Sagao, jen sekvas komparo de la du personoj kaj ilia respektiva medio.

Eco Sagao Historio
Nomo Siegfried [Zikfrit] Arminius, Sigibert la 1-a [Zigibert]
Familio „von Xanten“ [fon 'Ksantn] Merovidoj
Patro Siegmund [Zikmunt] Klotaro la 1-a
Patrino Sieglind [Ziklint] Ingund
Gefratoj/Kuzoj Gernot, Giselher kaj Gunter, ĉiuj el Burgundio Charibert la 1-a [Ĥaribert], Guntram la 1-a de Burgundio, Chilperich [Ĥilperiĥ] la 1-a
Edzino Kriemhild [Krimhilt] Brunichild (Brunhild), edzino de Atanagild (el la triboj de Okcidentaj Gotoj), fratino de Gailswinta [Gajlsvinta]
Dua paro Gunter kaj Brunhild Chilperich kaj Gailswinta, li post murdiĝo de la unua partnerino edziĝas al Fredegunde
Finaĵoj de la inaj nomoj ~hild (ekzemple Brunhilda) ~child, ~gunde, ~winta
Landoj Burgundio (Rejno), Isenland Aŭstrazio, orienta parto de la franka regno (riveroj Rejno, Maas, Mozelo; urboj Reims, Kolonjo, Trier)
Lokoj Worms, Xanten, Tronje, Loche, Bechelaren Reims, Metz, Tournai, Vitry, Pöchlarn
Morto Murdo fare de la servisto de Gunter i. a. pro la honoro de Brunhild, en la mezmontaro Odenwald murdo pro ordono de Chilperich kaj Fredegunde, en Vitry
Dua edzo de la ezdino Etzel, translokiĝo al Austrio-Hungario en la landon de la hunoj Attila, reĝo de la hunoj
Murdo de infano la servisto de Gunter mortigas la infanon de Kriemhild el la dua geedzeco, Fredegunde, la edzino de Chilperich, mortigas du infanojn el la unua geedzeco de Chilperich
Morto de la edzino Suicido, helpe de [vasalo] (Orienta Goto) de Etzel murdita fare de Klotaro la 1-a
Trezoro Nibelunga trezoro ebla motivo: la tomba trezoro de la okcident-gota reĝo Alariko la 1-a, kiu entombiĝis ene de la rivero Busento

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]