Desiderata

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Desiderata (latine: "deziderataj aferoj") estas proza poemo de usona verkisto Max Ehrmann el la jaro 1927. Plejparte nekonata dum la vivdaŭro de la aŭtoro, la teksto fariĝis ĝenerale konata post ĝia uzo en religiaj registraĵoj kaj en registraĵoj de parolata voĉo en 1971 kaj 1972.

La Desiderata

Iru trankvile meze de la bruo kaj hasto, kaj rememoru kian pacon oni povas trovi en silento. Kiel eble plej multe, sen kompromito, estu afabla kun ĉiuj homoj.

Parolu vian veron kviete kaj klare. Kaj aŭskultu aliajn, eĉ la mallertajn kaj malklerajn; ankaŭ ili  havas sian rakonton.

Evitu laŭtajn kaj agresemajn homojn; ili malĝojigas la spiriton. Se vi komparas vin al aliaj, vi eble iĝos vanta, aŭ amara, ĉar ĉiam estos homoj pli grandaj kaj malpli malgrandaj ol vi.

Ĝuu viajn atingojn kaj viajn planojn. Restu ĉiam interesata pri via propra kariero, kiel ajn malaltranga; ĝi estas vera posedaĵo tra la onda fortuno de tempo.

Estu singarda en viaj komercaj aferoj, ĉar la mondo estas plena de trompado. Sed ĉi tio ne blindigu vin al tia virto, kiu ekzistas; multaj homoj strebas al altaj idealoj, kaj ĉie la vivo estas plena de heroeco.

Estu vi mem. Precipe, ne ŝajnigu amon. Nek estu cinika pri amo; fronte al ĉia manko de sentemo kaj disreviĝo, ĝi estas tiel persista kiel la herbo.

Akceptu afable la konsilon de la jaroj, gracie forlasante la aferojn de juneco.

Kultivu forton en via spirito por ŝirmi vin kontraŭ subita missorto. Sed ne ĝenu vin per malhelaj elpensaĵoj. Multaj timoj naskiĝas de laceco kaj soleco.

Preter salubra disciplino, estu milda kun vi mem. Vi estas infano de la universo ne malpli ol la arboj kaj la steloj; Vi rajtas esti ĉi tie.

Ĉu estas klare al vi, aŭ ne, la universo disvolviĝas laŭplane. Tial estu en paco kun Dio, kia ajn estas via koncepto de Li.

Kaj kiaj ajn viaj laboroj kaj aspiroj, en la malkvieta konfuzo de la vivo, konservu la pacon en via animo. Kun ĉiuj siaj kapricoj, penoj kaj rompitaj sonĝoj, ĝi ankoraŭ estas bela mondo. Estu honesta. Strebu esti feliĉa.

Historio[redakti | redakti fonton]

Usona verkisto Max Ehrmann (1872–1945) skribis la prozan poemon "Desiderata" en 1927.[1] En 1956, la Reverendo Frederick Kates, rektoro de Preĝejo de Sankta Paŭlo en Baltimore, Marilando, enigis Desiderata en kompilon de religiaj materialoj por sia kongregacio. La kompilo enhavis la daton de fondiĝo de la preĝejo: "Malnova Preĝejo de la Sankta Paŭlo, Baltimore 1692 p.K.". Sekve, la dato de kreo de la teksto estis (kaj ankoraŭ estas) ĝenerale malĝuste komprenata kiel la jaro 1692.[1][2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Desiderata en la angla Vikipedio.

  1. 1,0 1,1 Cavinder, Fred D.. (1973-08) Respectfully Quoted: A Dictionary of Quotations, p. 212.
  2. Desiderata History. fleurdelis.com. Alirita 2015-07-01.