Deutscher Weckruf und Beobachter

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Deutscher Weckruf und Beobachter estis naziisma semajngazeto por interesiĝantaj germanlingvaj usonanoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi fonditis en 1934 kiel organo de la societo Amerikadeutscher Bund kaj de Deutscher Konsumverband. La unua numero aperis en Novjorko en julio 1935, la lasta en la 11.12.1941. Eldonado faritis en Novjorko, Filadelfio, Ĉikago kaj San-Francisko. Presis ĝin la filadelfia entrepreno de Graf & Breuninger. La filadelfia loka versio aperis sub la titolo Philadelphia Weckruf und Beobachter. Ekde la numero de la 14.12.1939 la titolo estis The Free American and Deutscher Weckruf und Beobachter.

La eldonkvanto en 1937 estas de ĉ. 20 miloj da ekzempleroj. La artikoloj povis esti en la germana kaj angla lingvoj. En 1937 ĉefredaktistis Walter Kappe dume responsis pri la anoncoj Alex Guessefeld.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl Bömer: Handbuch der Weltpresse. Eine Darstellung des Zeitungswesens aller Länder. Tria eldono. Armanen-Verlag, Leipzig 1937 (unua eldono en Berlino 1931)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]