Dezső Zágoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dezső ZÁGONI [za:goni] rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro. Li naskiĝis en Magyarpécska la 26-an de septembro 1891 kaj mortis la 23-an de julio 1939 en Budapeŝto.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Dezső Zágoni instruis unu jaron en Lugos. Post reveno el la unua mondmilito li envolviĝis en politikon, poste mastrumadis en Beiuș. En 1929 li aperigis la semajngazeton Vidéki Magyarság, kiu en 1930 unuiĝis kun Magyar Szó de Oradea, kies li iĝis respondecredaktoro. Post ties ĉeso li kunlaboris kun gazeto Nagyvárad de 1931, poste redaktis la gazeton Függetlenség (dec. 1932–marto 1933) Pli poste li estis kunlaboranto de gazetoj Brassói Lapok, Keleti Újság, Nagyváradi Napló.

Volumoj[redakti | redakti fonton]

  • Esti levelek (Nv. 1934); …mi arra rendeltettünk (rakontoj, samloke, 1935).

Fonto[redakti | redakti fonton]