Digvojo de reĝo Fahd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Digvojo de reĝo Fahd

vojponto • internacia ponto • digvojo • bridge–tunnel
Situo
Koordinatoj 26° 10′ 57″ N, 50° 20′ 9″ O (mapo)26.182550.335833333333Koordinatoj: 26° 10′ 57″ N, 50° 20′ 9″ O (mapo)
Mapo
Map
Digvojo de reĝo Fahd
vdr
Satelita foto

La digvojo de reĝo Fahd (arabe جسر الملك فهد) estas kombinita ponto- kaj digokonekto inter Saud-Arabio kaj Barejno.

La digvojo estis konstruita inter 1982 kaj 1986, ĝi larĝas 25 m kun kvar aŭtotrakoj. La digvojo longas 26 km kaj konsistas el kvin pontoj, interligitaj kun digoj kaj insuloj. La inaŭguro de la digvojo okazis la 25-an de novembro 1986, tiel ĝi iĝas ekde tiam la sola landa konekto inter Barejno kaj la kontinento. La sukceso de tiu projekto instigis similajn planojn por digvojo inter Barejno kaj Kataro; Kataro kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

La projekton financis tute Saud-Arabio per 1,2 md da USD. Oni bezonis por la konstruado 147.000 tunojn da ŝtalo. En 2001, la digvojon uzis 2,7 milionoj da veturiloj.

Sur duonvojo oni konstruis homfaritan insulon, grandan 66 hektarojn. Ĝi apartenas duone al Barejno kaj duone al Saud-Arabio. Sur ĝi estas la limo kaj doganejo de la du landoj.