Dinastio Este
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La itala nobela familio Este aŭ d'Este originas el la itala urbo Este. Ĝi havis plurajn dukojn de Ferrara, Modena kaj Reggio en la 15-a kaj 16-a jarcento.
Pluraj virinaj familianoj havis la nomon Beatrice d'Este, inter ili kelkaj beatuloj.
Ĉe la formorto de la origina familio Este en 1803, la nomon heredis la nova dinastio Aŭstrio-Este aŭ Österreich-Este, kiu estis branĉo de Habsburgo-Loreno. Inter ili estis arkiduko Franz Ferdinand de Aŭstrio-Este.
Alia branĉo de la familio Este estas la Velfoj, de kiu la Hanovra dinastio plu vivas hodiaŭ.