Dioika

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dioikaduplanta, unuseksa estas tia planto, kiu portas sur la sama plantindividuo florojn nur de unu sekso, aŭ masklajn aŭ femalajn. Do, la planto estas unuseksa, la fenomeno estas nomebla duplanteco, ĉar du divers-seksaj plantoj necesas por la reproduktiĝo. Ĝia malo estas la monoika (duseksa, unuplanteca) planto, sur kiu evoluas floroj de ambaŭ seksoj.

Dioikaj estas ĉe la gimnospermoj ĉiuj cikadaloj (Cycadales), la ginko kaj kelkaj Gnetopsida. La ses procentoj de la angiospermaj specioj estas dioikaj, tio estas pli ofta ĉe dukotiledonaj plantoj ol ĉe unukotiledonaj. Multaj dioikaj specioj estas en la familioj de Lauraceae, Menispermaceae, Myristicaceae, Euphorbiaceae, Moraceae kaj Urticaceae. La specioj de salikacoj estas senescepte dioikaj.