Urtikacoj
Aspekto
(Alidirektita el Urticaceae)
Urtikacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
urtiko Urtica L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La urtikacoj[2] (latine Urticaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo rozaloj (Rosales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 genrojn kaj preskaŭ 1500 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas urtiko[2].
Ili estas moltigaj plantoj, sen laktosuko kaj kun simplaj folioj. Ili havas ofte brulharojn. La plantoj estas unu aŭ duseksaj. La floroj estas kvarpartaj kaj ili ventopolenitaj. Frukto estas glano aŭ drupo. . La tropikaj genroj uzatas por teksaĵoj.
Floroformulo: P2+2A2+2G(2) supre staranta ovario.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (23 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Rosales Bercht. & J.Presl - rozaloj
- Urticaceae Juss. - urtikacoj
- Achudemia Blume - akudemio
- Archiboehmeria C.J. Chen - arkibemerio
- Astrothalamus C.B. Rob. - astrotalamo
- Australina Gaudich. - aŭstralino
- Boehmeria Jacq. - bemerio[5]
- Cecropia Loefl. - cekropio
- Chamabainia Wight - kamabainio
- Coussapoa Aubl. - kusapoo
- Cypholophus Wedd. - cifolofo
- Debregeasia Gaudich. - debregeazio
- Dendrocnide Miq. - dendroknido
- Didymodoxa E. Mey. ex Wedd. - didimodokso
- Discocnide Chew - diskoknido
- Droguetia Gaudich. - drogetio
- Elatostema J.R. Forst. & G. Forst. - elatostemo
- Forsskaolea L. - forskaoleo
- Gesnouinia Gaudich. - gesnuinio
- Gibbsia Rendle - gibsio
- Girardinia Gaudich. - girardinio
- Gonostegia Turcz. - gonostegio
- Gyrotaenia Griseb. - girotenio
- Hemistylus Benth. - hemistilo
- Hesperocnide Torr. - hesperoknido
- Laportea Gaudich. - laporteo
- Lecanthus Wedd. - lekantuso
- Leucosyke Zoll. & Moritzi - leŭkosiko
- Maoutia Wedd. - mautio
- Musanga R. Br. in Tuckey - muzango
- Myrianthus P. Beauv. - mirianto
- Myriocarpa Benth. - miriokarpo
- Nanocnide Blume - nanoknido
- Neodistemon Babu & A. N. Henry - neodistemono
- Neraudia Gaudich. - neraŭdio
- Nothocnide Blume ex Chew - notoknido
- Obetia Gaudich. - obetio
- Oreocnide Miq. - oreoknido
- Parietaria L. - parietario[6]
- Pellionia Gaudich. - pelionio
- Phenax Wedd. - fenako
- Pilea Lindl. - pileo
- Pipturus Wedd. - pipturo
- Poikilospermum Zipp. ex Miq. - pojkilospermo
- Pourouma Aubl. - purumo
- Pouzolzia Gaudich. - puzolzio
- Procris Comm. ex Juss. - prokrido
- Robinsoniodendron Merr. - robinsoniodendro
- Rousselia Gaudich. - ruseliao
- Sarcochlamys Gaudich. - sarkoklamido
- Soleirolia Gaudich. - soleirolio
- Touchardia Gaudich. - tuĉardio
- Urera Gaudich. - urero
- Urtica L. - urtiko[2]
- Urticastrum - urtikastro
- Villebrunea Gaudich. ex Wedd. - vilebruneo
- Urticaceae Juss. - urtikacoj
- Rosales Bercht. & J.Presl - rozaloj
- *genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
Kelkaj taksonoj
[redakti | redakti fonton]- Urtiko (Urtica) estas genro kun unu aŭ plurjaraj herboj kun duope kontraŭe sidantaj folioj, surhavantaj kaŭstikaĵ-enhavantajn brulharojn, kiuj ĉe eta tuŝo al la folioj kaŭzas brulan jukon. La specioj havas ne okulfrapajn verdecajn florojn en glomeruloj aŭ spikoj el la akseloj.
- Eta urtiko (Urtica urens): duope kontraŭesidantaj folioj, kun segila rando. Unujara herbo, kiu ŝatas la nitrogenriĉan grundon. Nutraĵo por kortbirdaro (ankaŭ diserigite).
- Granda urtiko (Urtica dioica): herba staŭda florplanto, kiu ŝatas la nitrogenriĉan grundon. Nutraĵo por kortbirdaro (ankaŭ diserigite).
- Parietario (Parietaria) – estas genro de herboj, inter ili oficina peritario (Parietaria officinalis), kiu kreskas sur muraĵoj kaj havas disajn, elipsajn foliojn kaj verdecajn glomerule aranĝitajn florojn kun kvar envolviĝintaj stamenoj, kiu ĉe tuŝetosubite eklsaltas kaj disŝutas la polenon. Ili ne havas brulharojn.
- Bemerio (Boehmeria)
- Ramio estas plurjara orientazia herbo (Boehmeria nivea) kun 1-2 m altaj tigoj, longapetiolaj dorsfalnke blanke feltaj folioj kaj malgrandaj, unuseksaj floroj ne okulfarpaj. La bastfibroj el la trunkoŝelo estas utiligitaj por multspecaj teksaĵoj (velo, mebloteksaĵo).