Urtica urens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
malgranda urtiko

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Rozaloj Roszales
Familio: Urtikacoj Urticaceae
Subfamilio: Lamioideae
Genro: Urtiko’’ Urtica
Specio: U. urenss
Urtica urens
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Malgranda urtiko (Urtica urens) estas plantspecio el la genro Urtiko (Urtica). Ĝi estas disvastigata en Eŭrazio kaj estas en kelkaj regionono de la mondo neofito.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo de Urtica urens
folioj
floroj
semoj

La malgranda urtiko kreskas kiel unujara herba planto kaj atingas kreskalton de 10 ĝis 60 cm. La simpla, malhelverda foliplatoestas plej ofte malpli ol 5 cm longa kaj ovforma –elipta kun kojnoforma ĝis malpinta folibazo. La folirando estas entranĉite segilforma. La fina dento ne estas pli granda ol la flankaj dentoj.[1][2]

La malgranda urtiko estas monoika. La floraroj estas plej ofte pli malgrandaj ol la folitigo.[1][2] La floroj estas unuseksaj. La planto formas unusemajn nuksofruktojn.

La kromosomnombro estas 2n = 24.[3]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La malgrand urtiko estas somerunujara planto. Ĝi brulas pli forte ol la Granda urtiko (Urtica dioica). En Mezeŭropo ĝi estas Malnovplanto, kiu hodiaŭ estas neofito en la moderaj kaj varmmoderaj regionoj tutmondaj. Gi estas tipa hemerofilo).La planto estas polenigata per vento.[4]

Kreskejoj[redakti | redakti fonton]

La malgrand urtiko kreskas diese en fiherbejoj de rubejoj kaj en ĝardenoj, en legombedojkaj en vilaĝoj.Ĝi preferas nutraĵriĉaj, ekstreme nitrogenriĉaj grundoj.[3]

brulharoj de la malgranda urtiko

Uzado[redakti | redakti fonton]

Farmakologio[redakti | redakti fonton]

La kuracefikoj samas kiel ĉe la granda urtiko (Urtica dioica). La samaj plantpartoj estas uzataj: folioj, radikoj kaj en la popola medicino ankaŭ la fruktoj (semoj), do ls tuta planto.[5][6]

Ĝi estas uzata ĉe urtikario de la haŭto, podagro, reno malsanoj, malsanoj de la muskolskeleta sistemo kaj ĉe alergioj. En la antropozofio ĝi estas uzata ĉe bruligado, insektopikoj kaj sunbrulumo plej ofte en kombinaĵo kun Arniko.[7]

Nutrado[redakti | redakti fonton]

La malgranda urtiko estas multflanke uzebla en la kuirejo. La junaj ŝosoj uzeblas kiel kaj en legomsuko, en herba butero, en salatoj kaj multaj aliaj.[8]

Kromaj uzado[redakti | redakti fonton]

La malgranda urtiko same kiel la granda urtiko estas uzata por gajni klorofilon..[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Werner Rothmaler (Begr.), Eckehart J. Jäger (Hrsg.): Exkursionsflora von Deutschland. Band 2. Gefäßpflanzen: Grundband. 19., bearb. Aufl., Spektrum Akademischer Verlag, München 2005, ISBN 3-8274-1600-0, S. 156.
  2. 2,0 2,1 Henning Haeupler, Thomas Muer. (2007) Bildatlas der Farn- und Blütenpflanzen Deutschlands., 2‑a eldono, Die Farn- und Blütenpflanzen Deutschlands. Band 2)., Stuttgart (Hohenheim): Herausgegeben vom Bundesamt für Naturschutz. ISBN 978-3-8001-4990-2..
  3. 3,0 3,1 Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. 8. Auflage. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3131-5. Seite 322.
  4. Ruprecht Düll, Herfried Kutzelnigg. (2005) Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands. Ein botanisch-ökologischer Exkursionsbegleiter zu den wichtigsten Arten., 6‑a eldono, Wiebelsheim: Quelle & Meyer. ISBN 3-494-01397-7.
  5. Heinz Ellenberg. (1996) Vegetation Mitteleuropas mit den Alpen in ökologischer, dynamischer und historischer Sicht, 5‑a eldono, UTB für Wissenschaft. Große Reihe. Band 8104, Stuttgart (Hohenheim): Eugen Ulmer. ISBN 3-8252-8104-3.
  6. Dietrich Frohne: Heilpflanzenlexikon. 7. völlig neu bearb. Auflage. Wissenschaftliche Verlagsanstalt, Stuttgart 2002, ISBN 3-8047-1897-3.
  7. Wolfgang K. Fischer: Welche Heilpflanze ist das? Kosmos, Stuttgart, 2005, ISBN 3-440-10078-2, S. 188.
  8. Steffen G. Fleischhauer: Enzyklopädie der essbaren Wildpflanzen. 1500 Pflanzen Mitteleuropas. AT Verlag, Aarau 2003, ISBN 3-85502-889-3, S. 253f.
  9. Siegfried Schlosser, Lutz Reichhoff, Peter Hanelt: Wildpflanzen Mitteleuropas. Nutzung und Schutz. Deutscher Landwirtschaftsverlag, Berlin 1991, ISBN 3-331-00301-8, S. 466.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]